Tel: 061 261 57 67
Warenkorb
Ihr Warenkorb ist leer.
Gesamt
0,00 CHF
  • Start
  • Bücher
  • Testamente - plena originala poemaro (Esperanto-literaturo)

Testamente - plena originala poemaro (Esperanto-literaturo)

Angebote / Angebote:

Edwin de Kock (naskiginta en 1930 en Sud-Afriko kaj vivanta en Usono) estas instruisto, profesoro, teologo kaj unu el la plej eminentaj poetoj en nia lingvo. Ci tiu vivoverko de Edwin de Kock kolektas ciun lian originalan poezion, verkitan dum 59 jaroj - de 1955 gis 2014. Al la impresa nombro de prezentitaj poemaroj, pri kiuj oni povas detale legi en la antauparolo, apartenas kuragaj, pioniraj kolektoj kiel "Fruaj poemoj" (1955-1957) kaj "Kvin elementoj" (1957-1958) kaj sagaj, energiaj verkoj de la oldago kiel "Sub fremdaj cieloj" (2007) kaj "Postrikolte" (2012, al ci lasta poemaro, Edwin de Kock aldonis en 2014 unu plian, plej fresan verkon, "Al Jorge Camacho", nur semajnojn antau la publikigo de ci tiu libro). Menciindas, ke "La konflikto de la epokoj" (1959-1992) kies Libroj 1 kaj 2 aperis diverstempe en eldonoj kvante tre limigitaj, enhavas ankau (ne kompletan) Libron 3, kiu antau ci tiu volumo neniam enmondigis presforme. Aldonigas al la kompleta poemaro diversaj notoj, glosaro kaj apendicoj. Kaj car kelkajn el siaj poemaroj la autoro kaj lia edzino mem eldonis, li mencias en sia antauparolo ke "...per ci tiu poezia verkaro kolektita multaj miaj poemoj aperas en digna vesto por la unua fojo.
Folgt in ca. 15 Arbeitstagen

Preis

72,00 CHF