Perlo (Traduko de la mezangla poemo al Esperanto)
BücherAngebote / Angebote:
Traduko de "Pearl", fama mezangla poemego."Dum mi estis en la domo de Marjorie Boulton en Oksfordo, mi ekvidis faskon da surtajpitaj flav-orangaj paperoj, kiun mi tuj rekonis kiel manuskripton de sia neeldonita traduko de Perlo, menciita en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton kun la informo, ke gi ankorau atendas publikigon. Kun la manuskripto trovigis libro de la originala teksto kun multaj krajonaj notoj kaj kvarpaga manskriba dokumento "Pri la tradukado". La 101-strofa, 1212-versa poemo estis verkita en la malfrua 14-a jarcento de autoro, kies nomon oni ne scias, en nordokcidenta dialekto de la mezangla. Gi priskribas songon au vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon." (Edmund Grimley Evans)"La verko trovigas en unusola manuskripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ci poemon "netradukebla". Se jes, si mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion dimancon post dimanco, irante sian propran poezian kaj spiritan vojagon. Por si, Perlo estis kvazau pilgrima celo - atingita (tiel mi kuragas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)
Folgt in ca. 10 Arbeitstagen