Tel: 061 261 57 67
Warenkorb
Ihr Warenkorb ist leer.
Gesamt
0,00 CHF

Memoru ¿i praulojn

Angebote / Angebote:

Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankau pri la literaturo de Esperanto. En tiun ci libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj gia historio. La fenomeno Esperanto-poezio, la tradukoj de Hamleto, la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la autoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton..."Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter­rilaton de esperantistoj, gi estas siavice prisemata de la formoj, nor­moj kaj antausupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sen­tas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj lau kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguligas en la ver­koj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske au alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas giajn formojn kaj normojn al Esper­anto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-autoroj..." (Humphrey Tonkin)
Folgt in ca. 5 Arbeitstagen

Preis

34,90 CHF