Tel: 061 261 57 67
Warenkorb
Ihr Warenkorb ist leer.
Gesamt
0,00 CHF
  • Start
  • Bücher
  • La serioza ludo (Mondliteraturo en Esperanto)

La serioza ludo (Mondliteraturo en Esperanto)

Angebote / Angebote:

Romantraduko al Esperanto: "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malantau' chi amrakonto estas la homaj vivkondichoj kaj la sociaj moroj. --- Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas shajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tushas nin chiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kau'zis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto. --- Hodiau' ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj chef­verkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "ech al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankorau' restas fajrero da vivo en ghi. Supozeble ghi devas unue morti, antau' ol li povas balzami ghin." (Sten Johansson) --- Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda au'toro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo ech trifoje: en 1945 kaj 1977 - kaj nun denove en 2016.
Folgt in ca. 15 Arbeitstagen

Preis

35,90 CHF

Artikel, die Sie kürzlich angesehen haben