En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jari¿o de Ulrich Lins
BücherAngebote / Angebote:
En tiu ci volumo aperas la kontribuajoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno. Okupigante pri la akademia intersango inter Germanio kaj aliaj landoj kaj laborante en Tokio sume cirkau dek jarojn, D-ro Lins aktivadis en sia profesia kariero interalie por ligi la Okcidenton kaj la Orienton. Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia cefverko, La Dangera Lingvo, aperis en pluraj versioj foje kun funda reverkado de la teksto kaj estis tradukita en nombro da naciaj lingvoj. Per ci tiu volumo la autoroj de la kontribuajoj kaj la redaktoroj deziras esprimi sinceran dankon al la jubileulo pro cio, kion li faris dum pli ol kvar jardekoj. La volumon enkondukas studo pri la vivo kaj verko de Ulrich Lins. La postaj capitroj estas ordigitaj en kvar partoj, kiuj spegulas la interesojn de la dedicito de tiu ci volumo. Parto I entenas generalajn eseojn kaj historiajn studojn inspiritajn de au rilatajn al la temo de lia cefverko, "La Dangera Lingvo". La kontribuajoj en partoj II kaj III prilumas la vivon kaj agon de esperantistoj kaj diversajn aspektojn de (mikro)historiaj procezoj en kaj ekster la Esperanto-movado. En parto IV trovigas eseoj, kiuj prezentas kaj diskutas ideojn kaj praktikojn, unue pri Esperanto kaj sekve pri aliaj lingvoj kaj lingvoprojektoj. Laste situas bibliografio de la jubileulo kaj indekso de personaj nomoj.
Folgt in ca. 15 Arbeitstagen